Nord-ĝermana mitologio
Contributors to Wikimedia projects
Article Images(Alidirektita el Ĝermana paganismo)
Nord-ĝermana mitologio estas mitaro de la landoj en Norda Germanio kaj Nordio, enloĝataj de la ĝermanoj.
En la nord-ĝermana mitologio ekzistas tri "klanoj" de gedioj – la azoj, la vanioj kaj la gigantoj. La distingo inter la azoj kaj la vanioj estas relativa, ĉar onidire la du establis pacon, interŝanĝis ostaĝojn, geedziĝis inter si kaj regis komune post plilongigita milito, en kiu fine venkis la azoj. Kelkaj gedioj apartenas al ambaŭ klanoj.
Alia koncepto de la nord-ĝermana mitologio estas Ragnarök ("sorto de la gedioj") – la batalo okazonta ĉe la finiĝo de la mondo. Ĝi estus supozeble okazanta inter la gedioj (la azoj, estrataj de Odino) kaj la malbonuloj (la fajrogigantoj, la gigantoj kaj diversaj monstroj, estrataj de Loki). Dum tiu ĉi batalo ne nur mortos kelkaj de la gedioj, gigantoj kaj monstroj, sed ankaŭ preskaŭ ĉio en la universo estos detruita.
Temoj de nord-ĝermana mitologio
Sekvas nekompleta listo de personoj, objektoj, lokoj ks. de la ĝermana mitologio:
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Azoj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vanioj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nornoj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Valkirioj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elfoj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gigantoj.
- Fenrisulfr (Fenriro)
- Gríðr
- Jörmungandr aŭ Miðgardsormr (Jormungandro aŭ Midgardsormro) (Mezbiena serpento)
- Sleipnir (Slejpniro)
- Surtr
- Svaðilfari (Svadilfario)
- Álfheimr - la mondo de la elfoj
- Ásgarðr (Azbieno) - la mondo de la azoj
- Gandvik
- Jötunheim (Jotunhejmo) - la mondo de la gigantoj
- Miðgarðr (Mezbieno) - la mondo kiel ni konas ĝin
- Niflheimr - la mondo kie vivas hrimthursar kaj kie ankaŭ situas Helgardh
- Niðavellir - la mondo de la nanoj
- Múspellsheimr - la mondo de la fajrogigantoj
- Valholl (Valhalo) - la mondo de Odino kaj la hejmo de la valkirioj
- Vanaheimr (Vanihejmo) - la mondo de la vanioj
- Yggdrasill (Igdrasilo) - giganta arbo konektanta ĉiujn 9 mondojn de la nord-ĝermana kosmologio
- Kruco de Gosforth
- Mímir (Mimiro)
- Mjöllnir (Mjolniro)
- Edda (Edo)
- france Ĉu estas kongruaĵoj inter la nord-ĝermana kaj la helena-romia mitologioj ? ; el Espace cours de la lernejo Sacré-Coeur de Jette[rompita ligilo]
- Kategorio Nord-ĝermana mitologio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)