Aŭgustenanoj


Contributors to Wikimedia projects

Article Images

Aŭgustenanoj estas monaĥoj de kristana ordeno, kiu sekvas la regulojn kaj instruojn de Aŭgusteno de Hipono.

Aŭgustenanoj
emblemo
Katolika religia ordeno Redakti la valoron en Wikidata
Katolika religia ordeno
Partoj
Ordeno de Regulaj Kanonikoj de Sankta Aŭgusteno, Ordeno de Sankta Aŭgusteno, Gilbertine Order (en) Traduki, Canons Regular of the Holy Sepulchre (en) Traduki, Canonesses Regular of the Holy Sepulchre (en) Traduki, Canonesses of St. Augustine of the Mercy of Jesus (en) Traduki kaj Ordeno de Senŝuaj Aŭgustenoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj Santo Spirito (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

vdr

La ermitoj de Sankta Aŭgusteno (latine Ordo Eremitarum Sancti Augustini, OESA) vice post la franciskanoj, dominikanoj kaj karmelanoj estas la kvara granda monaĥa ordeno de la malfrua mezepoko, kiu bazigis sian regularon aparte je la regulo de malriĉeco. La ordeno pri iniciato de la katolika episkoparo fondiĝis la 9-an de aprilo 1256 per la papa dokumento Licet ecclesiae catholicae de la papo Aleksandro la 4-a - temis pri "granda unuiĝo" de multaj norditalaj kaj germanaj malriĉo-regulaj monaĥaj komunumoj kaj ordenoj.

Nuntempe la ordeno oficiale nomiĝas "ordeno de Sankta Aŭgusteno" (latine Ordo Sancti Augustini, OSA) - la nomero pri ermitoj forpreniĝis dum la jaro 1963 de la papo Johano la 23-a, ĉar la ermita vivo ne plu estas aparta karakterizaĵo de la ordenaj monaĥoj: dum la fondojaro 1256 ankaŭ kristanaj grupoj de ermitoj akceptiĝis en la "grandan unuiĝon", sed post la mezepoko ermita monaĥa vivstilo pli kaj pli maloftiĝis. La tipa monaĥa vesto de aŭgustenano konsistas el nigra supra vesto, leda zono kaj nigra kapuĉo.

Famaj aŭgustenaj preĝejoj kaj monaĥejoj

redakti