Anandamaji Ma


Contributors to Wikimedia projects

Article Images

Anandamaji Ma, ankaŭ Anandamoji Ma (transliterumo Ānandamayī Mā, bengale: আনন্দময়ী মা, Feliĉplena Patrino) – ĝuste Nirmala Sundari Devi, barata jogano. Ŝi devenis de la varno de bramanoj. Praktikis Bhakti Jogon.

Anandamaji Ma
Persona informo
Naskonomo নির্মলা সুন্দরী
Naskiĝo 30-an de aprilo 1896
en Bengalio
Morto 27-an de aŭgusto 1982 (86-jaraĝa)
en Dehradun
Lingvoj bengala
Ŝtataneco Barato (1950–)
Dominio de Barato (1947–1950)
Brita Raĝo (–1947) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.anandamayi.org/

vdr

Nirmala naskiĝis la 30-an de aprilo 1896 (mortis la 27-an de aŭgusto 1982 en Kiŝanpur (Dehradun) kiel filino de Bipinbihari Bhattaĉarya kaj Mokŝada Sundari Devi en Kheora en distrikto Brahmanbaria en Bengalio (nuntempe teritorio de Bangladeŝo). Ŝiaj gepatroj estis kredantoj de viŝnuismo.

Ŝi estis edzino de Sri Ĝagatbandhu Ĉakravarti. Edziniĝis en la aĝo de 13 jaroj. Konsumo de la geedzeco ne okazis – la edzo deklaris, ke ŝia edzino ne kapablas al tio. Se li emis alproksimiĝi, ŝia korpo rigidiĝis kaj estis kvazaŭ morta – tiomgrade, ke necesa estis revivigo pere de lia preĝo, kun uzo de mantro. Kiam li ekkomprenis kiom avancitan staton de sankteco atingis ŝia juna edzino, li trapasis internan ŝanĝiĝon. Ĵurante al Anandamaji Ma ĝismortan voton de fraŭleco kaj tutan silentado (mouna), iĝis unu el la plej sindonaj disĉiploj akceptante ŝin sia guruo. Mokŝada Sundari Devi, patrino de la sanktulino en 1914 nomis ŝian edzon per la titolo Bholanath – de tiam nur tiel oni sin turnis al li.

Ŝiaj aŝramoj, nomataj Shree Shree Ma Anandamayee Ashram, troviĝas en Barato kaj Bangladeŝo, interalie en

  • Gopinath Kaviraj, Mother as Seen by Her Devotees, Shree Shree Anandamayee Sangha, Varanasi 1967
Bibliotekoj