Attila Vidnyánszky


Contributors to Wikimedia projects

Article Images

Attila Vidnyánszky [vidnjAnski], hungare Vidnyánszky Attila estas hungara reĝisoro kaj teatrestro.

Attila Vidnyánszky
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1964 (60-jaraĝa)
en Berehove
Ŝtataneco Hungario
Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Uzhhorod National University (en) Traduki (–1985) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Attila Vidnyánszky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo teatra reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata

vdr

Attila Vidnyánszky [1] naskiĝis la 8-an de marto 1964 en Berehove (Sovetunio, nuntempa Ukrainio).

Attila Vidnyánszky apartenas al la hungara minoritato en Ukrainio. Li frekventis universitaton en Uĵhorodo, poste li instruis en mezlernejo. Baldaŭe li plulernis en Kievo, kie li ricevis diplomon pri reĝisorado, poste tuj li samloke instruis. En 1992 li fondis hungarlingvan teatron en Berehove, kie li reĝisoradas. En Hungario ekde 1999 li havis reĝisorajn taskojn, ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto), Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ekde 2007 li estras Teatron Csokonai. En 2012 li estis nomumita teatrestro de Nacia Teatro en Budapeŝto. Li havas edzinon kun 6 filoj. Li ricevis premion Kossuth en 2011, pli frue ekde 1995 kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.