Béla Halász
Contributors to Wikimedia projects
Article ImagesBéla Halász [halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász Béla estas hungara kuracisto, anatomo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1985), membro de Academia Europaea.
Béla Halász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1927 en Kalaznó |
Morto | 7-an de marto 2019 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Medical University of Pécs (en) (1948–1954) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto lektoro neuroendocrinologist (en) anatomo endokrinologo |
Béla Halász [1] naskiĝis la 4-an de julio 1927 en Kalaznó, li mortis la 7-an de marto 2019 en Budapeŝto.
Biografio
Béla Halász frekventis universitaton en Pécs inter 1948-1954, poste li eklaboris en la universitata instituto. En 1964 li plulernis en Kalifornio helpe de stipendio. En 1972 li doktoriĝis antaŭ MTA. Baldaŭe li iĝis katedrestro jam en Budapeŝto, inter 1973-1979 li estis vicrektoro. Li okupiĝis precipe pri endokrina sistemo kaj nerva sistemo. Li emeritiĝis en 1997. Li ricevis diversajn premiojn inter 1963-2008.
Verkaro (elekto)
- Histologischer Beweis einer nervösen Signalübermittelung von der Nebenrinde zum Hypothalamus (kune kun János Szentágothai), (1959)
- Hypophysiotrophic Area in the Hypothalamus (1962)
- Serotoninergic Endings on VIP-neurons in the Suprachiasmatic Nucleus and on ACTH-neurons in the Arcuate Nucleus of the Rat Hypothalamus (1984)
- Neuronal Labeling in the Rat Brain and Spinal Cord from the Ovary using Viral Transneuronal Tacing Technique (1998)