Buŝo


Contributors to Wikimedia projects

Article Images

unua parto de la nutrokanalo, kiu ricevas manĝaĵon

Buŝo kaj buŝa kavo estas komenco de digesta sistemo de plimulto de animaloj. Ĝi servas ankaŭ - kun aliaj organoj ekz. lango - por parolo ĉe homo; formigo, eligo de voĉoj, sonoj, krioj (tiuj lastaj ankaŭ ĉe bestoj)io. La buŝon ekstere ornamas la lipo kaj donas ĝian formon la makzeloj.

Buŝo
Kapo kaj gorĝo
Kapo kaj gorĝo

Kapo kaj gorĝo

Lipoj en fermita homa buŝo
Lipoj en fermita homa buŝo

Lipoj en fermita homa buŝo

latine cavitas oris
MeSH Oral+cavity

vdr

La bestan grandan buŝon ĉe longkapaj bestoj (hundo, ĉevalo) oni diras muzelo, buŝego. (vidu faŭko). Ĉe hundoj oni devas uzi buŝumon dum promenigo por eviti la mordojn de aliuloj (sed oni uzas tiun esprimon por la nelibera gazeta skribo).

Oni diras ankaŭ buŝo por enira aŭ elira aperturo de io (forno; rivero en la maro faŭko).

Enbuŝaĵo estas transversa stangeto, kiun oni ŝovas en la buŝon de ĉevalo por direkti ĝin per alfiksitaj bridoj.

Postbuŝo estas parto de la buŝo proksima al la faringo.

Plenbuŝo estas kvanto, kiun povas enteni la buŝo.

Rondbuŝuloj estas klaso de vertebruloj (Cyclostomata), serpento- aŭ vermo-formaj senmakzelaj fiŝoj.