Daniel Moirand


Contributors to Wikimedia projects

Article Images

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Daniel MOIRAND (1941-2019) estis franca instruisto de la rusa lingvo kaj Esperanto-verkisto, -tradukisto kaj -gramatikisto.

Daniel Moirand
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1941
Morto 1-an de januaro 2019 (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata

vdr

Kovrilo de la krimromano Murdo en Esperantujo

Moirand verkis krimromanon originale en Esperanto kies titolo estas Murdo en Esperantujo (1988). Li tradukis la Libron de la Mirindaĵoj de Marko Polo (2001, numero 34 de la serio Oriento-Okcidento) . Li ankaŭ verkis 331-paĝan libron pri la Esperanta akuzativo (1990).

Komence de 2010 aperis lia traduko de La grafo de Montekristo (france Le Comte de Monte-Cristo), aventura romano de Alexandre Dumas (1844-1846), en du volumoj.

En siaj lastaj jaroj li prezidis la lokan grupon de aiksaj esperantistoj kaj gvidis Esperanto-staĝojn.

Lia traduko de La libro de la mil kaj unu noktoj estas la 64a numero de la serio Oriento-Okcidento.

Bibliografio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Bibliotekoj