Distriktoj de Israelo
Contributors to Wikimedia projects
Article ImagesEkzistas ses (ĉefaj) distriktoj de Israelo, hebree nomataj מחוזות ("meĥozot", plurale; singulare maĥoz) kaj 15 subdistriktoj, nomataj נפות ("nafot", plurale; singulare nafa). Ĉiu subdistrikto siavide dividiĝas je pluraj "naturaj regionoj", da kiuj ekzistas sume 50.
La distrikto Judio kaj Samario (vidu sube), en Esperanto internacie kutime nomata Cisjordanio, havas apartan statuson, ĉar ĝi ne estis teorie aneksita de la israela ŝtato (kvankam praktike la israela ŝtato regas la teritorion).
- Nomo de la distrikto: Jerusalemo (hebree מחוז ירושלים, Maĥoz Jeruŝalajim).
- distrikta ĉefurbo: Jerusalemo
- subdistriktoj: neniuj subdistriktoj
- Nomo de la distrikto: Norda distrikto (hebree מחוז הצפון, Maĥoz haCafon).
- distrikta ĉefurbo: Nazareto
- subdistriktoj:
Centra distrikto (haMerkac)
- Nomo de la distrikto: Centra distrikto (hebree מחוז המרכז, Maĥoz haMerkaz).
- distrikta ĉefurbo: Ramlo
- subdistriktoj:
- haŜaron
- Petaĥ Tikva
- Ramlo
- Reĥovot
- Nomo de la distrikto: Suda distrikto (hebree מחוז הדרום, Maĥoz haDarom).
- distrikta ĉefurbo: Be'er Ŝeba
- subdistriktoj:
- Aŝkelon
- Be'er Ŝeba
Distrikto Judio kaj Samario*
distrikto Judio kaj Samario (Maĥoz Jehuda veŜomron).
Plej granda nur-hebrea setlejo: Ma'ale Adumim (plej grandaj urboj sume Ramallah kaj Hebron)
* La distrikto Judio kaj Samario (en Esperanto internacie kutime nomata Cisjordanio) havas apartan statuson, ĉar ĝi nek estas oficiale aneksita de la israela ŝtato nek la Unuiĝintaj Nacioj agnoskas ĝin parto de la ŝtata teritorio de Israelo.
- Kategorio Distriktoj de Israelo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)