Eŭtanazio
Contributors to Wikimedia projects
Article Imagesmortigo de homo, tipe kun konsento, por senigi doloron kaj suferon kaŭzatajn de grava malsano ktp.
Eŭtanazio (etimologie, el la greka, ευθανασία, de eu~ – bona, ĝusta, facila kaj thanatos – morto; do "bona morto"') estas ia procedo por plifruigi la morton de homo, kies pluvivon oni konsideras nedezirebla. La motivoj de tiu nedezirebleco povas varii.
Eŭtanazio povas signifi, depende de la vidpunkto:
- Permesi al grave malsana persono elekti aŭ antaŭigi la momenton de sia morto (ekzemple por eviti pliajn suferojn), kaj, pasive aŭ aktive, helpi lin tiucele.
- Mortigi aŭ lasi morti homon, kies vivon oni konsideras ne vivinda, sed kiu ne povas mem decidi pri tio. Tiu ĉi eblo levas la problemon, ĉu oni rajtas decidi pri la vivo de aliulo, eĉ se tiu eble antaŭe faris tiusencan deklaron.
Oni ĉesas apliki al la malsana persono kuracilojn, medikamentojn aŭ, ĝenerale, farmakojn aŭ ajnan rimedon (inkluzive de nutraĵo) plu tenantajn lin viva.
En kelkaj landoj oni jam akceptis tiun pasivan eŭtanazion. Tio signifas escepton de la normala devo helpi al homoj en danĝero aŭ senhelpa situacio.
Oni donas al la malsana persono substancon aŭ farmakon kiu, pro la dozo aŭ konsisto, plirapidigas aŭ antaŭigas ties morton. Se la persono estas agokapabla, sufiĉas disponigi al li la rimedon.
- "Mar adentro" ("For en maron"), de Alejandro Amenábar
- bioetiko
- sinmortigo
- religio
- Piergiorgio Welby
- Terri Schiavo
- Karl Binding
- Alfred Hoche
- Aranĝo T4
- besta eŭtanazio
- Friedrich Zawrel, okulatestanto de eŭtanaziagoj de la nazioj en Vieno
- Kategorio Eŭtanazio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)