Familio (biologio)
Contributors to Wikimedia projects
Article ImagesFamilio (en biologio) estas taksonomia rango uzanta en la plantoscienca kaj bestoscienca klasifikoj. Familio grupigas generojn. Ordo grupigas familiojn.
Hierarkio de moderna biologia klasado enhavas 8 bazajn taksonomiajn rangojn.
La nomo de familio estas derivata de unu el siaj genroj per la sufiksoj -ac (plantoj) kaj -ed- (bestoj). La latinaj nomoj finiĝas per -aceae ĉe la plantoj kaj fungoj, kaj -idae ĉe la bestoj. La familio enhavas genrojn. La ordo enhavas familiojn.
Foje ene de familio estas grupo de genroj kiuj kunhavas karakteron malsame de aliaj genroj aŭ ĉefe de aliaj subfamilioj ene de la sama familio, tio estas subfamilio. Vidu ekzemple Kardelenoj. En la latina scienca nomo la nomo de subfamilio ĉe animaloj finas per -inae dum en Esperanto tiu finaĵo iĝas -enoj, ĉar -inoj konfuziĝus kun la rilato al inoj. En la planta regno la subfamilio en la latina finas per oideae kaj en Esperanto per -oideoj.
Eksteraj ligiloj
- (fr) Treebase
- (en) Projet Tree of Life
- TermExtractor (en) A FREE tool for Terminology Extraction - a very useful starting point for Taxonomy/Ontology_(computer_science) Ontology construnction. Arkivigite je 2007-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri biologio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |