Fernand Roose


Contributors to Wikimedia projects

Article Images

Fernand Roose (naskiĝis la 14-an de marto 1914 en Bruĝo, mortis samurbe la 7-an de julio 2012) estis belga historiisto kaj aktivulo de la Flandra Movado kaj de la Esperanto-movado.

Fernand Roose (15.3.2008)

Li studis ĉe la Genta Universitato kaj tie en 1938 akiris la diplomon de licenciulo pri historio.

Li instruis historion en mezlernejoj de Aalst (1939), Mechelen (1940), Hasselt (1940, ĝis la germana invado) kaj Bruĝo (1945). Poste li ĝis la pensiiĝo en 1978 plu instruis historion en Ateneo kaj Provinca Teknika Instituto, ambaŭ en Eeklo.[1]

En la Flandra Movado li interalie aktivis en la AKVS (Algemeen Katholiek Vlaams Studentenverbond, Ĝenerala Katolika Flandra Studenta Asocio).

En 1937 Fernand Roose estis kunfondinto de Paco kaj Justeco. De 1946 ĝis 1957 li estis vicprezidanto de Flandra Ligo Esperantista kaj de 1962 ĝis 1974 redaktoro de Sonorilo, bulteno de Belga Esperanto-Federacio. Li ankaŭ partumis/faris aranĝojn de ĉe Kastelo Greziljono.

Arĥivaĵoj liaj konserviĝas en ADVN (Dokumentadcentro de la Flandra Movado) kaj en la urba arĥivo de Bruĝo.

Bildaro

redakti

  • Subskribo de Fernand Roose, 1961 (Arĥivaĵo 2233#470 en la FelixArchief)

  • Slipo pri Fernand Roose (proks. 1960, arĥivaĵo 2233#267 en la FelixArchief)

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti