Ĉi tiu artikolo temas pri la esperantisto. Por informoj pri la futbalisto, vidu la artikolon Francesco Pizzi (futbalisto).
Francesco PIZZI (naskiĝis en 1880, mortis en 1946) estis itala bibliotekisto kaj esperantisto. Pizzi estis ĝenerala sekretario de la Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj kaj sekretario de Itala Esperanto-Federacio. Li ankaŭ estis redaktoro de Katolika sento.
Francesco Pizzi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1880 en Padovo |
Morto | 20-an de aprilo 1946 (65-jaraĝa) en Florenco |
Lingvoj | itala • Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | bibliotekisto esperantisto |
Pizzi publikigis originalaĵojn kaj tradukojn en Esperanton. Iliaj ĉefaj verkoj estas[1]:
- En la mondon venis nova sento (poemoj, 1925);
- La floretoj de Sankta Francisko (traduko, 1926);
- La protektanto (originala poemo, 1932).
Li aperas en kelkaj antologioj, inter ili en Esperanta Antologio (1984) organizita de William Auld.
- ↑ Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto: 1887-2007, de Geoffrey Sutton, Mondial, New York, 2008