Gvajako
Contributors to Wikimedia projects
Article ImagesGvajako (guajacum) estas genro de arboj, el kiuj la plej konata estas la sudamerika specio (Guajacum officinale) kun pinataj folioj kaj bluaj aŭ ruĝaj floroj en umbelecaj infloreskoj. Ili havas tre malmolan, pezan (1,55 kg/dm3) kaj nefendeblan lignon uzatan por lagroj aŭ ŝipŝraŭboj, laboriloj. Gvajakolo aŭ metil-pirokatekino estas nature okazanta organika kombinaĵo, kiu ordinare derivas el la Guajacum officinalis aŭ el la ligna kreozoto.
- Kategorio Gvajako en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Gvajako en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)