János Gyöngyösi


Contributors to Wikimedia projects

Article Images

János Gyöngyösi [jAnoŝ djondjoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyöngyösi János estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, redaktoro.

János Gyöngyösi
Persona informo
Gyöngyösi János
Naskiĝo 3-an de majo 1893
en Rokycany
Morto 29-an de oktobro 1951 (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Gyula Andrássy High School (en) Traduki (–dekjaro de 1910)
Universitato Eötvös Loránd (–1920) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Sendependa Civita Partio de Teretposedantoj kaj Terlaboristoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo János Gyöngyösi
Profesio
Okupo politikisto
diplomato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Budapeŝto vd
Postenoj
Postenoj membro de la nacia asembleo de Hungario (1949–1951)
membro de la nacia asembleo de Hungario (1947–1949)
membro de la nacia asembleo de Hungario (1945–1947)
Minister of Foreign Affairs of Hungary (en) Traduki (1944–1947)
member of the Provisional National Assembly (en) Traduki (1944–1945) Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj

vdr

János Gyöngyösi [1] naskiĝis la 3-an de majo 1893 en Hungara reĝlando en Berki (nuntempa Rokycany (distrikto Prešov) en Slovakio). Li mortis la 29-an de oktobro 1951 en Budapeŝto.

János Gyöngyösi frekventis gimnazion en Békéscsaba, poste li plulernis en Universitato de Budapeŝto. Li batalis en la 1-a mondmilito, poste li estis ĵurnalisto en Budapeŝto. Post jaroj li establis gazeton en Békéscsaba. Tiutempe li aliĝis al Etbienula Partio. En 1936 li iĝis rezerva oficiro. Li estis elektita parlamenta deputito en 1939. En septembro de 1944 la Ruĝa Armeo atingis lin, sed li faris bonajn kontaktojn kun la armeo, tial li estis elektita provizora parlamentano. Inter 1944 kaj 1947 li estis ministro en pluraj kabinetoj, krome ĝismorte parlamentano. Li ne estis spertulo pri eksteraj aferoj, spite tion li longe restis ministro ĉar la partio kaj ankaŭ Sovetunio apogis lin.

  • memortabulo en Békéscsaba de 1990