József Ficzkó


Contributors to Wikimedia projects

Article Images

kroata verkisto kaj romkatolika pastro

József FICZKÓ (slovene Jožef Ficko; naskiĝinta la 15-an de marto 1772 en Boreča, mortinta la 28-an de novembro 1843 en Peresznye) estis burgenlandkroata verkisto kaj romkatolika pastro de slovena deveno.

tombo de Ficzkó en Peresznye
Kratak pregled sztaroga zakona (superrigardo pri la Malnova Testamento, 1824)

Ficzkó pasigis la junulajn jarojn je Prekmurje, regiono en la nordoriento de nuna Slovenujo. Liaj gepatroj nomiĝis Miklós kaj Ilona Ficzkó. Miklós Küzmics apogis studojn liajn en Szombathely. En 1797 estis lia ordinacio kaj de 1802 li animzorgantis en Peresznye.

Ficzkó lernis la kroatan kaj ekverkadis. Liaj verkoj helpis pli evoluigi la burgenlandkroatan literaturon. Li strikte malfavoris la tutsudslavan movadon de Ilirismo kio finfine estigis la serbkroatan lingvon kaj kreis komunan alfabeton. Eĉ la unuigitan alfabeton de Ljudevit Gaj ne estis ŝatata de Ficzkó. Por li nur valoris la burgenlandkroata, skribe kaj buŝe.

  • A.B.C. knyisicze za diczu Horváczkoga naroda va Kralyesztvi Vugerszkom (Alphabetbüchlein für die Kroatische Kindern in dem Königreich Ungarn),
  • Kratak pregléd Sztaroga Zakona (Ein kurzer Überblick über das Alte Testament), 1824
  • Kratak pregléd Novoga Zakona (Ein kurzer Überblick über das Neue Testament), 1824
  • Nova hizsa zlata (Neues goldenes Haus), 1829
  • Razlaganye velikoga katekismusa (Erklärung des Großes Katechismus), 1836
  • Kratko razlaganye czrikveni czeremoniov, 1836
  • Novo Marianszko Zvetye (Neue Blume von Madonna), 1837
  • Nova Vrata nebeszka (Neuen Himmelstor), 1864