La Justica Palaco estas impona eklektika historia monumento en Budapeŝto, en distrikto Belváros-Lipótváros ĝuste kontraŭ Parlamentejo (Budapeŝto).
Justica Palaco | |||
---|---|---|---|
palaco | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Alajos Hauszmann vd | ||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 30′ 28″ N, 19° 2′ 54″ O (mapo)47.5078111119.04841944Koordinatoj: 47° 30′ 28″ N, 19° 2′ 54″ O (mapo) | ||
| |||
La trietaĝa palaco estis konstruita inter 1893 kaj 1896 laŭ plano de Alajos Hauszmann . Ĝis la socialismo en la palaco funkciis la plej supera juĝejo (aŭ kurio), poste Instituto pri laborista movado ricevis ĝin. Inter 1957 kaj 1973 Hungara Nacia Galerio profitis ĝin, poste Etnografia Muzeo.
La fasado estas simetria kun riĉaj ornamaĵoj. La plej okulfrapa estas meze la timpano. János Fadrusz kaj György Zala faris la skulptaĵojn. Interne post la enirejo granda ĉambrego por la ŝtuparejoj estas videbla, kie Károly Lotz pentris la freskojn.
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare Arkivigite je 2015-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
-
La ĉambrego kun ŝtuparejo
-
La timpano kun skulptaĵoj
- Kategorio Justica Palaco (Budapeŝto) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)