Kinejo (el la greka kineo - mi moviĝas) estas kultura konstruaĵo destinata por praktikado de filmaj prezentiĝoj.
Laŭ la Akademia Vortaro, laŭ ties 8-a oficiala aldono, la vorto "kino" signifas: «kinematografio, filmarto».
La termino "kinematografio" devenas el la greka κίνημα, kinema (kiu signifas "movoj") kaj γράφειν, graphein (kiu signifas "registri") kaj signifas «registro de movoj».
Laŭ Francisko Azorín kinematografo estas Aparato por projekcii moviĝantajn bildojn sur ekranon.[1] Li indikas etimologion el la greka kinema + graphos (mova bildo). Kaj li aldonas la terminojn kinematografejo aŭ kinejo por Salono, teatreto, loko por projekciaj spektakloj; kinetofono, por parolanta filmo.[2]
- Kinejo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Kinejo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Filmarto en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)
- Kinejo en ReVo
- Kinejaro
- Kinematografio
- Filmo
- IMAX (grandegdimensiaj bildoj)
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
- ↑ Azorín, samloke.