specio el la genro Bradypus
La Pigmea trifingra bradipo (Bradypus pygmaeus) estas specio de bradipo, vivanta sur insulo Escudo de Veraguas de Panamo, en la mangrovo-arbaroj. Kvankam la insulo estas neloĝata, sed oni dehakas la arbojn, tiel la pigmea trifingra bradipo estas tre rara besto, vivas ĉ. 100 bestoj de ĝi. Ĝi aperas sur ruĝa listo de IUCN kiel formortanta besto.
La pigmea trifingra bradipo havas verdet-koloran felon, ĉar en ĝiaj piloj setlas bluaj algoj. Ĝia korpolongo estas 48 – 53 cm, pezas 2,50 – 3,.50 kg, averaĝe 2,90 kg. Tiel ĝi estas la plej malgranda bradipo.
Ĝi manĝas foliojn, naskas nur unu idon de februaro ĝis aprilo.
- Kategorio Pigmea bradipo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Pigmea bradipo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)