Pluvsezono
Contributors to Wikimedia projects
Article Images(Alidirektita el Pluva sezono)
En tropika kaj subtropika klimato la pluvsezono estas tiu periodo de la jaro, dum kiu falas pli da pluvo ol averaĝe (kontraŭo: seka sezono).
En zonoj de modera klimato (trans la 42-a grado de latitudo) ne ekzistas "pluva sezono", la precipitaĵo distribuiĝas pli-malpli egale al ĉiuj sezonoj.
La daŭro varias laŭ la geografia pozicio: ĝenerale ĝi daŭras ju pli longe des pli oni proksimiĝas al la ekvatoro.
- En Azio, aparte ĉirkaŭ la hinda subkontinento la pluvsezono estas nomita musono.
- Kategorio Pluvsezono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- WikiCommons: Videofilmo pri la pluvsezono en Bamako