Prezidanto de UEA
Contributors to Wikimedia projects
Article Imageslisto de iamaj kaj aktuala prezidantoj de UEA
La Prezidanto de UEA estas la plej alta reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio, kaj estrarano.
Komence la Prezidanto de UEA estris la Komitaton, ĉar ankoraŭ ne ekzistis divido inter Estraro kaj Komitato (nur ekde 1920). Ĝenerale la funkcio de prezidanto dum la jardekoj ne ŝanĝiĝis. Dependas de la karaktero kaj tempo de prezidanto kiel li aŭ ŝi kunlaboras kun la aliaj estraranoj kaj la Ĝenerala Direktoro. La praktika gvido de la Asocio okazas laŭ la korespondado inter prezidanto kaj ĝenerala direktoro. Laŭ la planoj de Ivo Lapenna (1955), la prezidanto havu pli reprezentan funkcion, dum la ĉiutagan laboron lian faru la ĝenerala sekretario. Sed tio estis realigita nur dum la tempo kiam Lapenna mem estis ĝenerala sekretario (1955-1964).
Necesas distingi ĉe tiu ĉi listo inter la prezidantoj de UEA kaj tiu de Internacia Esperanto-Ligo, sed ĉar la sola IEL-prezidanto (Louis Bastien) estis antaŭe UEA-prezidanto, tio aperas ĉi tie integrita en la ĝeneralan liston.
Grandaj figuroj | |
---|---|
- 1916-1919: (vakis)
- 1936-1940: Karl Max Liniger (Svislando)
- 1940-1947: Hans Hermann Kürsteiner (Svislando)[1]
- 1936-1947: Louis Bastien (Francio)
- 1947-1956: Ernfrid Malmgren (Svedio)
- 1960-1962: Harry Holmes, aganta prezidanto (Britio)
- 1964: Harry Holmes, aganta prezidanto (Britio)
- 1980-1986: Grégoire Maertens (Belgio)
- 2007-2013: Probal Dasgupta (Barato)
- 2013-2019: Mark Fettes (Kanado)
- 2019-: Duncan Charters (Britio)
- ↑ Laŭ Esperanto, 1940, majo-julio, p. 39: Oficiala Informilo 5 (1940).
- Kategorio Prezidanto de UEA en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Prezidanto de UEA en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)