Stratfotografio
Contributors to Wikimedia projects
Article Images(Alidirektita el Stratofotografio)
Stratfotografio (de la angla: street photography) estas fotografia ĝenro kies temo estas la homo en sia vivmedio. Ĝi estas farata pro arto aŭ enketado kiu prezentas senpere okazajn renkontojn kaj hazardajn okazaĵojn ene de publikaj lokoj. Kvankam stratfotografoj kutime prenas bildojn rekte de homoj en publikaj lokoj kiel ekzemple stratoj, parkoj kaj metro-stacioj sen ke tiuj estas konsciaj pri tio, stratofotografiaĵo povus malhavi personojn kaj eĉ eblus ke ĝi estas objekto aŭ medio kie la bildo projektas decideme homan karakteron en faksimilo aŭ estetiko. Stratofotografio ankaŭ ne bezonas la ekziston de iu strato aŭ eĉ urba medio.
Ĝi estas artema formo kiu celas prezenti fotojn en natura anstataŭ 'poza" pozicio. Stratofotografio, tamen, restas malfacile difinebla varo, ĉar ĝi estas ĉe la vojkruciĝo de dokumenta fotografio, turisma momentfoto kaj la fotoĵurnalismo direktitaj al 'faits divers' (senrubrikaj novaĵoj).[1] Stratofotografio estas parenca al dokumentfilmo kaj ĵurnalista fotografio, kun tiu diferenco, ke ne la enhavo sed la arto de la foto ĉefas. Stratfotisto ne laboras laŭ mendo kaj ĉasas por fari unikan foton prenita intuicie sur la ĝusta decida momento : "le moment décisif" de Henri Cartier-Bresson. La ĉefa celo estas esprimi subjektivan impreson de sperto en la ĉiutaga urba vivo.
En multaj landoj, ekzistas leĝoj kiuj regas la privatecon por protekti homojn. Pro tio fari foton de iu sen permeso povas esti punebla, eĉ se tio okazas en publikaj spacoj kaj lokoj. Al tiuj kiuj volas ekzerci tiun ĉi specon de fotografio utilas informi sin pri la bildorajto.
La franco Henri Cartier-Bresson (1908-2004) estas konsiderita la patro de moderna stratofotografio.[2] Alia konata stratfotografisto estas la rumana Mihaela Noroc, konata pro sia libro The Atlas of Beauty (La Atlaso de Beleco)[3][4] en kiu ŝi portretas bilde kaj rakonte 500 virinojn el pli ol 50 landoj[5].
- Eugène Atget
- Henri Cartier-Bresson
- Alfred Eisenstaedt (plej konata por la fama kiso ĉe Novjorka placo Times je la tago de la Venko super Japanio)
- Walker Evans
- Lee Friedlander
- Vivian Maier
- Paul Martin
- Joel Meyerowitz
- Garry Winogrand
La plej ideala aparato kiun multaj stratofotistoj preferas pro facila kaj rapida uzo estas la cifereca kamerao en poŝformato, tamen prefere kun aldonaj eblecoj por dise elekti la diafgragmon kaj la eksponperiodo.
- ↑ Street Photography: From Atget to Cartier-Bresson: Introduction
- ↑ Batdorff, Street Photography: History of Street Photography, 1900’s (kindle loc. 108)
- ↑ Filmeto pri la libro Atlaso de la Beleco. Arkivita el la originalo je 2021-12-04. Alirita 2021-12-04.
- ↑ (nl) 'Atlas der schoonheid': de mooiste vrouwen ter wereld, Msn Lifestyle, fotaro trafoliumebla
- ↑ (en) The Atlas of Beauty, fotoj kaj klarigoj sur la oficiala retejo de Mihaela Noroc
- (nl) Freeman, Michael, Digitale straatfotografie, Librero, 2014
- (en) Batdorff, John, Street Photography, a guide to finding and capturing authentic portraits and streetscapes, Amazon Digital Services, Inc. 2013
- (en) Leuthard, Thomas, Going Candid (e-book, 2011)
- (en) Scot, Clive, Street Photography: From Atget to Cartier-Bresson. Londen: I. B. Tauris, 2007
- (en) Sweet, Michael Ernest, The Street Photography Bible, 2014
- (en) Encyclopædia Britannica Premium online: Street photography
- Kategorio Stratfotografio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- (en) Street photography, an ebook by Alex Coghe[rompita ligilo]
- (en) Anton Kawasaki: Street photography on your smartphone
- (en) Oxford Art Online: Street Photography
- (en) Ultimate beginners guide for street photography
- (en) Brief history of street photography
- (en) Pioneers of photography: Henry Cartier Bresson Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- (en) Street Photography Manifesto Arkivigite je 2016-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
- (en) Manual exposure technique for street photography
- (en) A Cowards Guide to Street Photography
- (en) The Ultimate Guide to Zone Focusing for Candid Street Photography
Senpage elŝuteblaj bitlibroj pri stratofotografio:
- (en) Dan Cristea: Pioneers of Photography – Henri Cartier-Bresson Arkivigite je 2016-12-29 per la retarkivo Wayback Machine
- (en) Eric Kim: 31 Days to Overcome Your Fear of Shooting Street Photography
- (en) Thomas Leuthard: Going Candid – An unorthodox approach to Street Photography[rompita ligilo]
- (en) Thomas Leuthard: Street faces[rompita ligilo]
- (en) Chris Weeks: Street Photography For The Purist – Why we shoot and how