Vera Sennyei
Contributors to Wikimedia projects
Article ImagesVera Sennyei [ŝenjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sennyei Vera estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝiaj edzoj estis Árpád Lehotay, Endre Rösler, Imre Apáthi.
Vera Sennyei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schwalm Veronika Éva |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1915 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de majo 1962 (47-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 41-1-38 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1936) |
Familio | |
Patro | Ferenc Schwalm (en) |
Edz(in)o | Imre Apáthi (1948–1960) Endre Rösler (1940–) Árpád Lehotay (1934–1935) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Vera Sennyei [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1915 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de majo 1962 en Budapeŝto.
Vera Sennyei frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Teatra Akademio en 1936. Jam dum la studentaj jaroj ŝi ricevis rolojn en signifaj teatroj. Post siaj studoj ŝi ricevis rolojn ekzemple en Teatro Magyar, Internurba Teatro, Teatro Madách, depost la 2-a mondmilito en Artista Teatro, denove en Teatro Madách, Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝi ofte kantadis kanzonojn, ŝi havis rolojn en dramoj, komedioj, eĉ en filmoj. Ŝi ricevis premion en 1961.
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (virina ĉefrolo)
- Iván Mándy: Mélyvíz - patrino
- Ferenc Molnár: Üvegcipő - Adél
- Az én lányom nem olyan (1937)
- Csalódás (1942)
- Az eltüsszentett birodalom (1956)
- Délibáb minden mennyiségben (1961)
- hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj, ekzemple de Ljubov Orlova
- memortabulo en Budapeŝto
- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo S, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio kun foto
- Kategorio Vera Sennyei en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)